utubets.com

YouTube transcript

Is it Better to Walk or Run in the Rain?

Languages available: ar ca zh-Hans zh-TW cs da nl en eo fi fr gl de el iw id it ja ko fa pl pt-BR pt-PT ro sr sk es-MX sv th tr vi

transcript:
Je tiuj frostaj, pluvaj tagoj kiam vi forgesas vian pluvjakon aŭ ombrelon kaj vi volas resti kiom eble plej seka… ĉu vi iru kaj pasigu pli da tempo en la pluvo? Aŭ ĉu vi kuru, signifante ke vi trafos pli multajn pluvgutojn de la flanko? Supozante ke vi ne jam tute malsekiĝis kaj ne saltas en flakojn, la solvo simplas. Dum vi moviĝas for de sub unu falanta pluvguto, vi moviĝas sub alian. Do la kvanto da pluvo trafanta vian supron konstantas, sendistinge pri kiom rapide vi iras. Alie, vi povas imagi ke la pluvgutoj mem estas senmovaj kaj vi (kun la tero sub vi) moviĝas alten tra la pluvo! Kaj ĉar la volumeno de paralelepipedo (t.e. 3D paralelogramo) neniel dependas de ĝia oblikveco, egale kiom rapide vi moviĝas horizontale, la sama pluvkvanto trafos vian supron ĉiun sekundon. Nu, se vi ne moviĝas, la pluvo de supre estas la tutaĵo. Sed se vi JA moviĝas, vi ankaŭ kuros en pluvgutojn de la flanko kaj pli malsekiĝos. Do en ĉiu ajna sekundo, vi restas plej seka per staradi, kaj ju pli rapide vi moviĝas, des pli malseka vi iĝos. Sed se vi trovas veni de punkto A al punkto B, staradi ja ne faros al vi multan bonon. Kaj survoje de A al B, la tuta pluvkvanto enkurata de la flanko neniel rilatas al kiom rapide vi iras - ĝuste kiel neĝoplugilo plugos same multe da neĝo de strato-detranĉo sendepende de la ekzakta veturrapido. En la kazo de kurado tra la pluvo, vi povas ekscii tion uzante paralelepipedojn denove. Do dum ĉiu ajna tempodaŭro, la sama pluvkvanto trafos vin de supre, sendepende de kiom rapide vi iras. Kaj po ajna distanco, vi trafos la saman pluvkvanton de la flanko - denove, sendepende de kiom rapide vi iras. Do via tuta malsekeco egalas al la malsekeco por sekundo pro pluvo de supre, per la kvanto da tempo pasigata en la pluvo, plus la malsekeco por metro pro pluvo de la flanko, per la nombro da metroj kiujn vi vojaĝas. Do por resti la plej seka venante de unu punkto al alia, vi provu minimumigi la kvanton da akvo falante sur vin de supre. Kaj sufiĉe simple, tio signifas eliĝi el la pluvo kiom eble plej rapide.