utubets.com

YouTube transcript

Immovable Object vs. Unstoppable Force - Which Wins?

Languages available: ar en eo fr de iw it ko pt-PT ru es-ES tr vi

transcript:
Kio okazas se nemovebla objekto trafas nehaltigeblan forton? estas populara demando interrete. Kompreneble, relativeco klare sciigas nin ke ne ekzistas ajna nemovebla objekto – jen kial: Se vi elektas ajnan supozate nemoveblan objekton, aŭ simple ion kiel vian domon aŭ la Teron, mi povas igi ĝin moviĝi. Mi nur devas moviĝi relative al ĝi, ekzemple mi povus veturi rakete, kaj subite el mia vidpunkto, mi ne moviĝas kaj la Tero preterŝvebas ekstere. La leĝoj de fiziko ne preferas specifan inercian kadron de referenco, do el mia vidpunkto ĉi tie, mi ne foriĝas, sed tamen klaras: la nemovebla objekto moviĝas! Do pro la relativeco, "nemoveblaj objektoj" neeblas. Sed kion, laŭ mia penso, uloj kutime CELAS per "nemovebla objekto" estas io, kion, se ĝi ne moviĝas, vi ne povas ekmovi per puŝado. Do, ne nemovebla objekto, sed "ne-akcelebla". Uzante la duan leĝon de Newton, ni scias ke akcelo de objekto egalas al la neta forto sur ĝi dividite per ĝia maso (kvankam vi verŝajne scias tion kiel F=ma). Do "ne-akcelebla" objekto estus objekto kun senfine granda maso; objekto tiel masiva ke sendepende de la neta forto F, dividante F per m vi ĉiam rivas nul. Kompreneble, kiel ni diris, ne povi akceli objekton ne nepre signifas ke la objekto ne moviĝas – ĝi nur signifas ke vi ne povas rekte ŝanĝi ĝian rapidon – se ĝi ne moviĝas, ĝi restos senmova. Kaj se ĝi moviĝas per 100 mejloj por horo, ĝi restos moviĝanta per 100 mejloj por horo. Do, kio pri nehaltigebla forto? Nu, ĉiuj fundamentaj fortoj naturaj fakte kaŭziĝas de partikloj (kiel fotonoj aŭ gluonoj aŭ gravitonoj) interagantaj kun objekto kaj ŝanĝantaj ties movokvanton – la ununura vojo NE influiĝi de forto estas: neniel ajn interagi kun ĝi (same kiel elektronoj ne interagas kun gluonoj do do ili ne influiĝas de la forta nuklea forto). Eĉ lumo mem estas nehaltigebla forto – ĉiu fotono trafanta vian korpon ŝanĝas vian movokvanton etete, kaj vi ne povas haltigi tion krom per entute eviti lumon aŭ iĝi travidebla. Do ĉiuj fortoj jam estas nehaltigeblaj sed mia impresoestas ke la vortgrupo "nehaltigebla forto" ne vere implicu ion pri "fortoj" kiel elektromagnetismo aŭ gravito, sed pli ĝuste pri io kion vi ne povas deteni de ruliĝi sur vin. T.e., objekto kies rapido ne ŝanĝeblas per puŝado. Do, SE per nehaltigebla forto ni celas objekton moviĝantan per rapido neŝanĝebla, tio signifas ke la objekto ne povas akceliĝi – sed momenton! Tio sonas konata! Memorante kion ni ĵus lernis, nehaltigebla forto devas esti ne-akcelebla objekto! Kaj tio signifas ke nehaltigebla forto" kaj "nemovebla objekto" vere estas tute samaj, vidate de malsamaj referenckadroj! Nu, ĉar senfina maso bezonas senfinan energion, ni ne konas ion ajn en la universo kondutanta tiel, i.a. ĉar ĝi aŭtomate estus nigra truo tiel granda ke ĉio en la universo jam estus en ĝi. Sed kio se ni ignorus graviton kaj imagus ke EKZISTAS ne-akcelebla objekto? Nu, unue ĝi estus fonto de senfina senkosta kurento kaj permesus ke ni vivu en 100%-e ĝoja utopia socio kaj rompu la duan leĝon de termodinamiko kaj verŝajne ankaŭ kreu portalojn kaj tempovojaĝadon (oni povas fari multe per senfina energio). Sed pli grave, se du el ĉi senfine masivaj ne-akceleblaj objektoj moviĝus unu ale al la alia kaj kolizius, laŭ definicio ne eblas ke la rapido de ajna el la du ŝanĝiĝas, la ununura eblo estas ke ili rekte trapasas unu la alian sen ajna influo de unu al la alia. – Ne Forgesu Mojosi.